Shrek (serio)

Ŝreko, la ĉefa rolulo de la serio

Shrek (prononco: [Ŝrek]; esperantigita: Ŝreko) estas perkomputile farita animacia filmserio laŭ motivoj de fabela libro Shrek!, kiun en la jaro 1990 verkis William Steig. La unua filmo de la serio estiĝis en studio "DreamWorks Animation" frunte kun reĝisoro Andrew Adamson en la jaro 2001. En la sama jaro ĝi gajnis kiel entute unua filmo la Oskar-premion en kategorio "plej bona tutvespera animacia filmo".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy